Por ŝanĝi la mondon: revolucioj kaj alispecaj vojoj (P. Cadei) - 2007-12-06, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Por ŝanĝi la mondon: revolucioj kaj alispecaj vojoj.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Por ŝanĝi la mondon: revolucioj kaj alispecaj vojoj (P. Cadei)


Plurfoje homoj provis estigi novan mondon tra diversaj vojoj.

Multaj kredis, ke plej rekta vojo estas la revolucio, per kiu oni detruas ĉion, por konstrui denovan, pli justan mondon, deirante de nulo. Oni pripensu la Francan revolucion, kiu per gilotinoj senkapigis multe da konservativuloj; aŭ la hitlerajn genocidojn, por purigi la rason; aŭ la utopion pri komunismo, por kies konstruo oni internigis multege da homoj en Gulagojn, psikiatriajn hospitalojn, reedukejojn; oni pripensu ankaŭ la formortigon de ĉiuj intelektuloj sub reĝimo de la ruĝaj ĥmeroj en Kamboĝo. Ankaŭ nunepoke, malgraŭ la dokumentitaj fuŝoj kaj katastrofoj kaŭzitaj de revolucioj, ne mankas minoritatoj, kiuj revas ion tian.

Aliaj homoj ne revas pri revolucio, sed intencas transformi la mondon al surtera paradizo danke al scienco kaj tekniko. Fakte la scienca kaj teknika esplorado faris kaj plu faras nekredeblajn progresojn, ekzemple pri parazitocidoj kaj antibiotikoj, ĥirurgio, genetikaj modifoj. Verdire la fuŝoj kaŭzitaj de misuzo de teknologio (nukleaj bomboj, senarbarigo kaj dezertigo, la tiel nomata forceja efiko) malpliigis ĉe multaj tian tro-fidemon je scienco kaj tekniko. Sed restas personoj, kiuj arogas al la homo ĉiajn rajtojn manipuli la naturon, sen leĝaj aŭ moralaj limigoj.

La starpunkto opozicia al ĉi tiu revas pri reveno al la naturo, kaj tial ĝi rifuzas pli-malpli radikale la industrion kaj la teknikon. La klerisma mito pri la «bonmora sovaĝulo» nutris iujn vivo-manierojn, ekzemple efemerajn komunojn de hipioj dum la sesdekaj jaroj de la ĵus pasinta jarcento. Sed ankaŭ nuntempe etaj homgrupoj provas reakiri feliĉon per reveno al la naturo.

La idealo reveni al senkulpeco tuŝas ankaŭ tiun diversa-specan mondon, kiu nomiĝas Nova Aĝo, aŭ Aĝo de Akvoverŝisto, laŭ kiu la homaro marŝas senrevoke al harmonio kaj paco, kiujn oni akcelu per meditado, jogo, malstreĉigaj teknikoj, naturaj terapioj, evoluigo de la homaj kapablecoj.

Kion faru la kristanoj ĉi-rilate? Ili devas eviti la ekstremojn: Unue: neglekti la surterajn aferojn kaj rifuĝi en spiritecon, opiniante ke la «nova mondo» efektiviĝos nur post la fino de la surtera historio. Iuj kristanoj kolektiĝas aparte for de la «mondumo». Ekzemple la Amiŝoj en Usono, konsistigas farmejojn apartigitaj de la socio, ne uzante modernajn teknikojn, eĉ ne la elektron. Iuj faras solvojn eĉ pli tragikajn. Ekzemple la pseŭdo-kristana movado por la "Restarigo de la Dek Diaj Ordonoj" en Ugando. En la jaro dumila, estigis la forpason de centoj da membroj (inter kiuj okdeko da infanoj) pro brulego fanatike estigita. Ĉe la alia ekstremo staras tiuj kristanoj, foje eĉ katolikaj, kiuj opinias ke la unu-nura vojo por esti kohereca kristano, estas sindikata, politika kaj partia batalado kun la risko ŝanĝi la kristanismon al soci-politka ideologio, tiel ke oni klarigas la Evangelion, kvazaŭ Jesuo estus ano de marksismo.

Kia do estu la ĝusta konduto de kristanoj, por plibonigi la mondon? Ili ne rajtas fremdiĝi for de la mondo, sed, inspirate de la Evangelio, kunlabori kun la homfratoj por plibona mondo. La Dua Vatikana Koncilio instruas ke, fidelaj al sia konscienco, la kristanoj kuniĝas kun la ceteraj homoj por serĉi la veron kaj por solvi laŭ la vero la multnombrajn moralajn problemojn kiuj estiĝas en la vivo sociala kaj privata. La Eklezio malaprobas tiujn kristanojn kiuj, konsciante ke ni ne havas surtere definitivan civitanecon, sed strebas al la estonta, opinias ke ili rajtas neglekti siajn surterajn devojn, kaj ne pripensas, ke ĝuste la kredo ilin instigas tiujn devojn plenumi, laŭ la aparta vokiĝo de ĉiu unuopulo. «La kristano, kiu fidele sekvas Kriston, strebas antaŭ ĉio al la regno de Dio, kaj trovas en tio pli fortan kaj pli puran amon, por helpi siajn homfratojn efektivigi, inspirate de karitato, agojn de justeco. Papo Johano Paŭlo la IIa klarigis: «Hodiaŭ aktualas la tento redukti kristanismon al nur homa saĝo, kvazaŭ scienco pri bona vivo-maniero. En nia mondo tre sekularigita okazis iom-post-ioma sekulariĝo de la savo, tiel ke oni ja batalas por la homo, sed por duonigita homo. Male ni scias, ke Jesuo venis por alporti tutecan savon».

La kristanoj devas konsciiĝi, ke ili devas helpi ne nur al unuopaj bezonantoj, se laŭpove aktivi por plibonigi la sociajn strukturojn: «Estas sendube karitata faro respondi al reala kaj urĝa bezono de proksimulo, sed estas karitata faro same nepra, la klopodo strukturigi kaj organizi la homan socion tiel ke la proksimulo ne falu en mizeron, ĉefe kiam la mizero estas vasta situacio de nenombreblaj homoj kaj eĉ de tutaj popoloj, situacio kiu nuntempe estas tutmonda socia problemo».

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):