Kian senson havas la katastrofoj? (P. Cadei) - 2007-11-29, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Kian senson havas la katastrofoj?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Kian senson havas la katastrofoj? (P. Cadei)


Tertremoj kaj cunamoj, tornadoj kaj uraganoj, inundoj kaj epidemioj, kiuj trafas bonajn kaj malbonajn homojn. Pri ili eĉ la teknologia homo de la tria jarmilo estas senpotenca. Kia estas la senco de tiaj katastrofaj eventoj? La respondoj estas tre diversaj: unuj diras ke ili estas diaj punoj; duaj ke temas pri sensencaj fataloj; triaj ke ili celas alvoki al konvertiĝo. Ni vidu pli detale:

Unue: puna interveno. Konsideri la katastrofojn puno de Dio eble apartenas al ĉiuj religioj. Ekzemple iuj islamanoj taksis la uraganon Katryna, pro kiu en 2005 tute inundĝis la usona urbo Nov-Orleano, kiel punon de Alaho kontraŭ tiu urbo, konata pro ĝia alta procento da sam-seksemuloj. Aliflanke tia koncepto estas rimarkinda en la Biblio (sufiĉu mencii la diluvon, aŭ la fajran pluvon sur la perversiajn urbojn Sodomo kaj Gomoro). La Jehovaj atestantoj kaj aliaj jarmilistoj faras tion ĉeftemo de sia predikado. En la katolika mondo la tezo de la katastrofoj kiel diaj punoj estas minoritata, sed ankoraŭ aktiva. En tiaj katolikaj medioj foje oni polemikas kontraŭ la majoritata Eklezio, kiu ĝenerale pretersilentas tiun temon. Mi citas el Interreto:

«Bedaŭrinde la nuntempa predikado influata de la komunisma herezo (kiu penetris en iujn mediojn de la katolika Eklezio) kaj de la modernaj mondumaj teorioj, ne nur forlasis tiun katekizadon, sed eĉ primokas − kun la kutimaj esceptoj −, tiujn kiuj mencias la Bibliajn verojn. La lastaj meteologiaj eventoj, kiuj koncernis ankaŭ la Italion de la tiel nomata “geja orgojlo”, de pedofilio, de satanismo, de abortigoj, de disfalo de moralaj valoroj, de morala permesemo [...], de krimado de adoleskantoj, de narkot-cigaredoj, de blasfemaj marŝadoj, de la erotikaj aŭ perfortaj bildoj televide montrataj ĉiahore, ktp, anstataŭ instigi la kristanojn al konvertiĝo (laŭ la rekomendoj de la Di-patrino Maria en Lurdo, Fatimo kaj Medjugorje) ĉio tio kaŭzis nur la kutiman esploron de la kaŭzoj sociaj-sciencaj-naturaj. Bedaŭrinde!»

Due: indiferentisma interpreto. Nunepoke, anstataŭ taksi kaŭzon de katastrofoj la dian juĝon kaj punon, oni preferas paroli pri blinda fatalo. Kial? Antaŭ ĉio la scienca progreso pruvis ke la pomo falas de arbo, kaj krome supozaj punoj malracie trafas indiferente bonulojn kaj maliculojn. Kaj krome: kiu rajtigas onin, diri: tiu tia katastrofo estas puno pro tiuj pekoj en tiu loko? Kial eventualaj pekoj alilokaj aspektas kiel nepunitaj? Aliflanke la koncepto pri dia puno kaj venĝo ŝajnas ne konforma kun la Evangelio de la dia mizerikordo.

Trie: katastrofoj kiel alvoko al konvertiĝo. En la Evangelio, okaze de du tiamaj katastrofoj, nome: 1) amasmortigo de Galileanoj fare de guberniestro Pilato; 2) Ruiniĝo de turo en Jerusalemo, kiu mortigis 18 homojn, Jesuo komentis jene: «Ĉu vi pensas ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol ĉiuj Galileanoj, pro tio ke ili tion suferis? Mi diras al vi: tute ne. Sed se vi ne pentos, vi ĉiuj same pereos. Aŭ pri tiuj dek ok [...], ĉu vi pensas ke ili estis pekuloj pli ol ĉiuj loĝantoj en Jerusalemo? Tute ne, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj ankaŭ pereos». (Lk 13, 2-5)

Laŭ Jesuo do, tiuj katastrofoj ne estas, kiel oni taksis, puno de Dio pro la pekoj de la pereintoj, sed admono al ĉiuj por ke oni pentu kaj konvertiĝu. En sama maniero la grandaj katastrofoj devas esti por ni helpo, por konsciiĝi pri nia malfirmeco kaj senforteco. Alivorte, kontraŭ la tento taksi nin ĉiopovaj kaj eternaj, la katastrofoj rekondukas nin al la realisma konscio pri niaj limoj. Ili admonas nin, ke la homo ne povas forigi la malbonon tute kaj ĉiunivele, kaj entute la scienca kaj teknika progreso ne solvas la fundamentajn problemojn, ĉefe la morton.

Konklude, unuflanke la kristanoj ne rajtas imagi Dion fora aŭ indiferenta; aliflanke ni ne rajtas vidi en katastrofo difinitan dian punon pro difinitaj pekoj.

Ni firme kredas ke la dia Providenco amoplene zorgas por ĉiuj homoj. Sed kiel la Providenco efektivigas siajn planojn, tio estas por ni granda mistero. Ni devas konfidi nian vivon al Dio, kun la certeco ke li forlasas neniun el siaj gefiloj. Ni estas de Dio vokitaj vivi atendante la revenon de la Sinjoro en la tempo kaj maniero, kiun li volas, kiel skribas sankta Paŭlo (Tit 2, 11-13): «Manifestiĝis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, instruante nin forigi malpiecon kaj mondumajn dezirojn, por ke ni vivu sobre, juste kaj pie, en la nuna mondo, atendante la beatan esperon, kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo.»

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):