La naturo: inter misuzo kaj adoro (P. Cadei) - 2007-11-08, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
La naturo: inter misuzo kaj adoro

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

La naturo: inter misuzo kaj adoro (P. Cadei)


Kun la vivmedio, kaj ĝenerale la naturo, la homoj havas plej diversajn rilatojn, ek de ruiniga misuzo ĝis respektego kaj eĉ religia adoro. Ni vidu iom pli detale. Unuflanke staras la homoj, kiuj sin taksas absolutaj mastroj kaj regantoj kaj ekspluatantoj de la naturo. Ili pretendas havi plenan rajton uzi kaj misuzi ĝin, kaj en ĝi fari kaj malfari ĉion ajn. Ili akceptas nur la sciencajn kaj teknikajn limojn, kiuj tamen ĉiam estas pliigeblaj laŭ la progreso de scienco kaj tekniko. Ili ne akceptas moralajn kaj bioetikajn limigojn, des malpli ŝtatajn leĝojn ĉe la genetika kaj kuraca eksperimentado, eĉ kiam tio tuŝas gravajn aspektojn de la homa vivo, kiel la artefaritan fekundigon, la luigon de utero, la estigon, manipuladon kaj mortigon de homaj embrioj por kuracaj aŭ eŭgenikaj celoj. Kaj jam oni planas homan reprodukton per klonado.

Tute mala estas la sinteno de tiuj, kiuj taksas Teron viva unuo, kies vivuloj kunekzistas kaj interaktivas kvazaŭ ĉeloj de unu sama organismo. Oni restarigas la miton de diino Gaja (= la dieca Tero de la antikvaj helenoj) kaj oni revivigas specon de pagana religio, laŭ kiu oni devas respektegi kaj eĉ adori tiun ĉi diinon. Laŭ tiu ĉi perspektivo, la homo estas taksata kiel plej akra malamiko, eĉ kancero de la tera planedo. La civilizacia progreso, la ekonomia, teknika kaj scienca evoluo, kaj eĉ la demografia kresko estas konsiderataj pekaj agresoj kontraŭ la “Patrino Tero”: kaj Gaja, la pagana diino, baldaŭ venĝos kontraŭ la invadoj kaj agresoj de la homo kontraŭ ŝi.

Kelke da ekologiistoj, eĉ se ili ne taksas tion religio, estas tre radikalismaj, kaj foje praktikas eĉ terorismon por kontraŭbatali senarbarigon, dezertigon, poluadon de tero, akvo kaj atmosfero. Minoritataj grupoj formas komunojn plejparte agrikulturajn, kun nur minimuma uzo de artefaritaj rimedoj. Ĝenerale tiaj komunoj estas tute malgrandaj kaj ne longdaŭraj, sed intertempe formiĝas novaj grupoj same mallongdaŭraj.

Inter la du ekstremoj: misuzo kaj adoro de la naturo, staras la kristana ekologio. Ĝi baziĝas sur la principo ke ja Dio kaj ne la homo estas la kreinto de la mondo; de ĝi la homo estas nur gardanto kaj administranto. Fakte ni legas en la unuaj paĝoj de la Biblio: «(Gn 1,1): En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron... (1,31): Dio rigardis ĉion, kion li kreis, kaj li vidis, ke ĝi estas tre bona… (2,15): La Sinjoro Dio prenis la homon kaj enloĝigis lin en la Edena ĝardeno, por ke li prilaboru ĝin kaj gardu ĝin». Konskvence de tio, ni ne rajtas misuzi la naturon laŭplaĉe. Ni devas konsciiĝi, ke ni ne estas Dio, sed Liaj kreaĵoj, ne mastroj de la mondo, sed ties administrantoj. La admiro kaj respekto de la naturo edukas al noblaj sentoj kaj helpas malkovri la grandecon de la Kreinto: En la Biblia libro de la Saĝeco ni legas (13,5): «El la grandeco kaj beleco de la kreaĵoj oni per analogeco ekkonas la Kreanton». La kristanaj diskutoj pri bioetiko deiras de ĉi tiuj principoj. La homo ne rajtas regi la mondon pensante ke, kio ajn estas teknike farebla, tion oni morale rajtas fari. La Biblio kondamnas ĉian arogantan pretendon per la rakonto pri la Babela turo (Gn 11).

Bonŝance multe da sciencistoj ne konsentas tian moralan anarkion. Ian Wilmut, la skotlanda genetikisto, kiu en la jaro 1997-a jaro klonis la unuan mamulon nome la ŝafon Dolly, esprimis firman starpunkton kontraŭ la homa klonado, kaj definis tiajn eksperimentojn danĝeraj kaj senrespondecaj. Oni ĝenerale konsentas, ke nepras starigi ŝtatajn leĝojn surbaze de bioetikaj principoj, sed pri ili estas tre diversaj starpunktoj, tre malfacile kunigeblaj.

Male ol pasintece, nunepoke oni konscias, ke la kvanto da esencaj elementoj kiel aero, akvo kaj vegetaro estas elĉerpeblaj, kaj do oni devas ilin ŝpari, kaj ne malpurigi. Inter la ekstrema ekologiismo kaj la anarkia uzo kaj misuzo, la kristano devas aserti la moralan gravan devon respekti la vivmedion kaj la universalan disponigon de la surteraj bonoj. La esencajn vivofontojn nepras prizorgi, por ne endanĝerigi ilian kvanton, purecon, ekvilibron kaj renovigeblon por la estantaj kaj estontaj generacioj. Konkrete, kiam oni ekzamenas sian konsciencon, krom sin demandi ĉu oni ŝtelis aŭ mensogis, oni demandu sin ankaŭ ĉu oni respektis aŭ fuŝis la vivmedion. Eĉ je politika kaj internacia nivelo oni komencas debati pri “eltenebla evoluigo”, sed la egoismaj interesoj de unuopuloj kaj de apartaj grupoj ege malhelpas la plenumon de ĝusta ekologia leĝaro. Ni finas nian hodiaŭan paroladon per jenaj vortoj de papo Johano Paŭlo la IIa: «La teknologio kiu poluas, povas ankaŭ purigi la medion, la produktado kiu amasigas bonojn, povas distribui kun ĝusteco, kondiĉe ke supervenku la etiko de respekto al la vivo kaj al la homa digno, al la rajtoj de la generacioj nunaj kaj venontaj».

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):