Ĉu la kristana Biblio estas antisemita? (P. Cadei) - 2007-11-01, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Ĉu la kristana Biblio estas antisemita?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Ĉu la kristana Biblio estas antisemita? (P. Cadei)


Antisemitismo estas la ideologio, kiu akcelas malamon kontraŭ judoj. Bedaŭrinde dum Mezepoko en kristanaj medioj, kie vivis judaj minoritatoj, aktualis formoj de anti-judismo. Foje oni pravigis diskriminaciojn per tio, ke la antikvaj hebreaj altranguloj mortkondamnis Jesuon. La katolika eklezio ek de la pasinta jarcento tute fermis la epokon de anti-semitismo kaj startigis diversajn iniciatojn, por plibonigi la rilatojn kun la Izraela popolo. En la jaro 1986 papo Johano Paŭlo la IIa, dum sia historia vizito al la Roma sinagogo, deklaris interalie:

* Unue: «Hebrea religio ne estas al ni ekstera: ĝi estas iumaniere interna al nia religio. Ni havas kun ĝi rilatojn kiajn kun neniu cetera religio. Vi estas niaj plej amataj fratoj, kaj iusence niaj unuenaskitaj fratoj.»

* Due: «Al la hebreoj, kiel popolo, oni tute ne rajtas atribui ajnan heredan aŭ kolektivan kulpon pri tio, kio okazis ĉe la suferado kaj morto de Jesuo. Ne kulpas ĉiuj tiuepokaj hebreoj, nek la postaj, nek la nunaj. Estas do senfundamenta ĉia pretendo teologie pravigi diskriminaciojn kaj eĉ persekutojn kontraŭ ili. La Sinjoro juĝos ĉiujn laŭ iliaj faroj, ĉu hebreojn, ĉu kristanojn.»

* Trie: «Konsekvence de tio ne licas diri ke la hebreoj estas de Dio kondamnitaj aŭ malbenitaj. Sankta Paŭlo en la letero al la Romanoj (11, 26s.) skribas ke la hebreoj estas karegaj al Dio, kiu vokis ilin per senrevoka vokiĝo».

Ĉi tion diris Johano Paŭlo II dum sia fama vizito al la hebrea sinagogo de Romo en 1986.

Krom tio, okaze de la granda jubileo de la jaro dumila, la papo publike pardonpetis pri kulpoj de la filoj de la Eklezio; kaj en Jerusalemo li demetis ĉe la plor-muro paperon kun jena preĝo; «Dio de niaj patroj, vi elektis Abrahamon kaj ties posteularon por ke via Nomo estu disportita inter la gentojn: ni profunde bedaŭras pro la konduto de ĉiuj kiuj suferigis ĉi-viajn gefilojn kaj, dum ni petas vian pardonon, ni devigas nin al aŭtentika frateco kun la popolo de la alianco. Per Kristo nia Sinjoro». La katolika Eklezio esprimas do firman kondamnon kontraŭ ĉia formo de antisemitismo.

Sed laŭ iuj homoj ĉiaj klopodoj plibonigi niajn rilatojn kun la judoj neniam sukcesos, pro tio ke la kristana Biblio estas en si mem antisemita. Ĉu tio veras? Ni respondas ke tute ne veras. Sufiĉu ĉi-teme la vortoj de sankta Paŭlo en sia letero al la Romanoj: «ili estas izraelidoj, al ili apartenas la adopto, la gloro, la aliancoj, la leĝo-dono, la kulto, la promesoj kaj la patriarkoj, el kiuj laŭ la karno estas naskita Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne.» (Rm 9, 4-5); «Rilate la elekton, ili estas amataj pro la patroj, ĉar la donacoj kaj vokado de Dio estas senrevokaj» (Rm 11, 28-29).

Sed iuj insistas, ke en la Nova Testamento troviĝas antisemitaj esprimoj. Ni rimarkigas, ke esprimoj eĉ pli akraj troviĝas en la hebrea Biblio mem. Ekzemple la malvenkoj kaj ekziloj kaj eĉ la malbenoj kiujn Dio minacas kontaŭ Izraelo, se ĝi ne restos fidela al la ununura vera Dio. Sed per tio la Sinjoro intencas estigi en Izraelo konvertiĝon kaj revenon al Dio.

Fakte ni legas en la Biblia libro Readmono 30, 1-3: «Kiam venos sur vin ĉiuj ĉi-aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi elkore pentos inter ĉiuj popoloj, inter kiujn la Sinjoro via Dio ĵetis vin, se vi revenos al la Sinjoro via Dio, kaj obeos Lian voĉon, konfirme al ĉio, kion mi hodiaŭ ordonas al vi, [...] tiam la Sinjoro via Dio revenigos viajn kaptitojn kaj li kompatos vin, kaj rekolektos vin el ĉiuj popoloj, inter kiujn disĵetis vin la Sinjoro via Dio». La kristanoj legas la Bibliajn malbenojn kaj punojn, ne kiel malbenon kontraŭ la judoj, sed kiel admonon al ĉiuj, inkluzive kristanojn.

Sankta Paŭlo, en sia unua letero al la Korintanoj (10, 6-12), mencias la pekojn kaj konsekvencajn punojn de la hebreoj, ne por akceli antisemitismon, sed por admoni kristanojn. Ni legas: «Tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili mem deziregis. Ne estu idolanoj, kiel kelke el ili, kiel estas skribite: la popolo sidiĝis, por manĝi kaj drinki, kaj ili leviĝis por ludi. Ni ne malĉastu, kiel kelke da ili malĉastis, kaj en unu tago falis dudek tri mil homoj. Kaj ni ne incitu la Sinjoron, kiel kelke da ili incitis, kaj pereis per serpentoj. Kaj vi ne murmuru, kiel kelke da ili murmuris, kaj ili pereis per ekstermanto. Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kiel admono por ni [...]. Tiu, kiu opinias ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu». Ni do konkludas, ke la kristana Biblio ne estas antisemita. Tamen ni lojale devas diri, ke necesas pluajn klopodojn, por malaperigi el la krsistanaj medioj ĉian spuron de anti-judismo. Des pli ĉar la izraelidoj, post la tragika travivaĵo de hitlerismo, estas tre tre sentemaj, kaj krome en nia mondo ne mankas antisemitismaj minoritatoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):