Ĉu la Biblio estas stumpigita? (P. Cadei) - 2007-10-25, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Ĉu la Biblio estas stumpigita?

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Ĉu la Biblio estas stumpigita? (P. Cadei)


Estas konate, ke la Biblio estas de multaj homoj taksata kiel dia parolo, sed de aliaj ĝi estas kritikata kaj malŝatata. Specialan kategorion formas tiuj, kiuj konsentas ke la originala Biblio estis sankta libro, sed ili deklaras, ke pli poste ĝi estis stumpigita kaj koruptita, tiel ke la nuna Biblio estas rimarkinde malsama ol tiu originala. Oni eĉ kulpigas la katolikan eklezion, ke ĝi intence forkaŝis la kompletan Biblion en la sekretaj arkivoj de Vatikano. Aŭtoroj de radio-televidaj programoj kaj de elpensitaj romanoj kaj kino-filmoj, kiel la “Kodo Da Vinĉi” pretendas malkaŝi la veron, kaj subkomprenigas ke historiaj dokumentoj malkonfirmas la doktrinon de la oficialaj eklezioj.

Sed kiel ili pruvas tion? Ili deklaras ke antikvatempe, krom la kvar kanonaj, tio estas oficialaj Evangelioj (Mateo, Marko, Luko, Johano) cirkulis multe da aliaj, kiujn la Eklezio, helpate de Imperiestro Konstanteno, okaze del la Koncilio de Niceo en la jaro 325, deklaris apokrifaj, tio estas neaŭtentikaj. Sed lastatempe estis faritaj gravaj arkeologiaj malkovroj, ekzemple la gnostika biblioteko de Nag Hammadi, en Egiptio, kun multe da apokrifaj evangelioj, kiuj modifas la ĝisnunajn historiajn sciojn.

Surbaze de tiaj premisoj la usona Dan Braŭn verkis romanon (rimarku: romanon, ne historion) titolitan «Kodo Da Vinĉi» pri la supozaj amoroj de Jesuo kun Maria Magdalena, pri iliaj gefiloj kaj posteuloj, kiuj malgraŭ la persekutoj de la Eklezio transvivis ĝis la nuna tempo. Kiel historian pruvon la romano mencias la senbarban figuron sidantan dekstre de Jesuo en la fama pentraĵo, en Milano, de la Lasta Vespermanĝo de Leonardo Da Vinĉi: Laŭ la romano ne temas pri la apostolo Johano, kiel oni ĝenerale opinias, sed ĝuste pri Magdalena, edzino de Jesuo. Ili aldonas, ke la hebreoj havis la devon edziĝi, kaj do tion faris ankaŭ Jesuo. La idealo pri celibato kaj virgeco ne apartenis al la originala eklezio, kiu fariĝis seksofobia pli poste. Ili eĉ asertas, ke Jesuo estis feminisma, kaj konfidis al Magdalena unuarangan rolon en la eklezio.

Ni demandas: Kiel povis la unuaj kristanoj akcepti tiajn ŝanĝojn de la evangelio? Ili respondas ke la evangelio ek de la komenco havis du nivelojn: unu ekzoteran, malfermitan al ĉiujn; la duan esoteran, rezervitan al malmulte da privilegiaj intelektuloj. Ĉi-lasta estus la «vera» evangelio.

− Ĉu la kristanoj estis tiel malkleraj, ke ili ne komprenis tiajn ŝanĝojn kaj koruptojn? Tute ne! La kristanoj, atakate de judoj kaj paganoj, ek de la komenco devis fari rigorajn esplorojn por evidentigi la historian veron de la objekto de sia kredo, por kiu ili fariĝis eĉ martiroj.

− Koncerne la kredindecon de la apokrifaj evangelioj, oni povas diri, ke la kvar kanonaj evangelioj estas la plej antikvaj, dum la apokrifaj estas pli postaj, kaj havas nenian aŭ preskaŭ nenian historian valoron;

− Ĉu la apokrifaj evangelioj diras ke Magdalena estis edzino de Jesuo? La apokrifa evangelio laŭ Filipo (kiu estas tre malfrua!) diras Magdalenan kunulino de Jesuo, sed tio signifas ke ŝi estis lia "amikino" kaj "disĉiplino", sed ne amantino.

− Koncerne la devon de la hebreoj edziĝi, ni respondas, ke ne: epoke de Jesuo vivis miloj da celibataj monaĥoj nome Esenoj.

− Kaj pri la pentraĵo de Leonardo Da Vinĉi, ĉu li vere pentris la Magalenan inter la tablanoj de la Lasta Vespermanĝo? Tute ne, ni respondas, ĉar mankus unu el la dek du apostoloj. Sed eĉ se la sidanta liadekstre estus ne viro, sed virino, oni devus pruvi ke: 1) temas ĝuste pri Magdalena; 2) ke ŝi estis edzino de Jesuo; 3) ke ŝi naskigis gefilojn. Sed pri ĉio tio ekzistas tute nenia historia spuro krom la fantazio de la romanisto, kiu tion elpensis.

− Ĉu la gnostikaj evangelioj estas feminismaj? Veras la malo! Ekzemple la evangelio laŭ Tomaso diras ke Magdalena, por eniri en la regnon de la ĉielo, devas fariĝi viro!

− Ĉu Jesuo predikis esoteran, tio estas, sekretan evangelion por privilegiaj kleruloj? Tio estas tute kontraŭ la spirito de la Evangelio. Jesuo diris: «Mi gloras vin, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ĉar tion vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj» (Mt 11, 25).

− Ĉu la Eklezio kaŝadas la veran Biblion en la sekretaj arkivoj de Vatikano? Tion povas fantaziumi nur la homoj, kiuj ne scias, aŭ ne memoras ke la Biblio estas la libro plej disvastigita kaj esplorata en la mondo, ne nur de katolikoj sed ankaŭ kaj eĉ plie de hebreoj (koncerne la Malnovan Testamenton) de protestantaj kaj ortodoksaj kristanoj, kiuj tute ne tolerus forkaŝon de la Biblia teksto fare de la katolikoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):