Bibliomancio aŭ bibliodivinado (P. Cadei) - 2007-10-11, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Bibliomancio aŭ bibliodivinado.

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Bibliomancio aŭ bibliodivinado (P. Cadei)


Biblio-divenado aŭ Biblio-mancio estas unu el la manieroj uzi la Biblion en fuŝa maniero. Ĝi konsistas en tio, ke, por solvi dubon, aŭ por prognozi ion estontan, oni malfermas la Biblion laŭ-hazardo, kaj, el la unuaj vortoj, kiujn la okulo trafas, oni eltiras aŭguron aŭ prognozon, aŭ respondon al onia demando aŭ problemo. Ĉu tia praktiko estas konsilinda aŭ riproĉinda? Alivorte, Ĉu oni rajtas uzi la Biblion kiel magian ilon por ekkoni nekonataĵon aŭ estontaĵon? Tute ne, ĉar temas pri evidenta diven-arto aŭ aŭgur-arto. La aŭguraj aŭ divenaj praktikoj estas diversa-specaj: Karto-mancio, astrologio, spiritismo, kristalo-mancio, fum-dibenado, rekremento-mancio ktp. Al tiaj teknikoj apartenas ankaŭ la Bibliomancio, kiu taksas la Biblion privilegia teksto, por ekkoni nekonataĵon. Oni opinias, ke se oni malfermas Biblian paĝon, kaj tie oni celas per fingro hazardan linion, oni ricevas el la trovita teksto respondon al siaj demandoj. Tio estas malmorala kaj malpia superstiĉo. Kial? Ĉar per Bibliomancio oni postulas ke Dio respondu kaj solvu ĉiuspecajn problemojn, tiel ke Dio devus roli kiel servanto de la homo. Tiam la Biblio ne plu estas vojo por atingi Dion, sed ilo por solvi homajn problemojn, gravajn kaj bagatelaj, moralajn aŭ sen-moralajn. La superstiĉo de Bibliomancio estas unu el la kaŭzoj pro kiuj la katolika Eklezio en la pasintaj jarcentoj malpermesis la senkontrolan disvastiĝon de la Biblio. Ne pro malŝato kontraŭ la sankta Skribo, sed por eviti ke oni ofendu Dion, uzante lian Parolon kiel oni uzus lud-kartojn por aŭguri kaj prognozi.

Sed, kontraŭ tion kion ni ĵus diris, iuj kristanoj kontraŭdiras, ke eĉ iuj sanktuloj praktikis Bibliomancion.

Sankta Antono la Abato (250 - 356) decidis fariĝi monaĥo post kiam li aŭdis dum de-servo la evangeliajn vortoj de Jesuo: «Se vi volas esti perfekta, iru, forvendu ĉion kaj donacu al malriĉuloj».

Sankta Aŭgusteno, (354 - 430) rakontas ke, dum li pripensis, li aŭdis infanan kanzonon kun la vortoj: «prenu kaj legu». Tiam Aŭgusteno prenis leteron de sankta Paŭlo, malfermis ĝin, kaj liaj okuloj trafis en jenajn vortojn: «Ni kondutu dece, kiel ĉe plena tag-lumo, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo. Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo kaj ne sekvu la emojn de la karno al volupto» (Rom 13, 13-14). Ĉi tiuj Bibliaj vortoj estis decidigaj por la konvertiĝo de Aŭgusteno.

Sankta Francisko el Asizo (1182 - 1226) fiksis en la regularo de la franciskanoj la malpermeson tuŝi moneron, pro tio ke iutage li malfermis la Evangelion, kaj li trovis jenajn vortojn de Jesuo: «Dumvojaĝe vi portu kun vi nenion».

Ĉu temas pri Bibliomancio? Ne, ĉar en la tri menciitaj kazoj oni ne intencas kvazaŭ perforte devigi Dion respondi. En la cititaj kazoj temas pri senpagaj donacoj de la Sankta Spirito, ne postulitaj, sed akceptitaj kun obeemo. S. Francisko malfermis la Evangelion ne kun superstiĉa intenco, sed en la kunteksto de lia spiriteco.

Konklude de nia hodiaŭa parolado, kiel ni kondutu rilate la Biblion? Ĉiuj kristanoj havas la gravan devon legadi la sanktan Skribon, kiu estas lumo, pano, spirita nutraĵo: «Via vorto estas lumilo por miaj paŝoj, kaj lumo sur mia vojo» (Psalmo 119, 105). La legado de la Evangelio certe plibonigas nin, havigas al ni pli profundan pacon, donas al ni pli firman kredon, kaj ĉefe pli vivan amon al la proksimulo. Sed neniam oni rajtas eĉ momente forgesi, ke la Biblio estas Parolo de Dio, kaj tial oni devas al ĝi proksimiĝi tute humile kaj respektege, kun multa preĝado, por ricevi spiritan klarecon kaj komprenon por distingi la volon de Dio dis de fuŝaj interpretoj.

Kion diri pri tiuj kristanoj, precipe anoj de preĝaj kaj karismaj grupoj, kiuj kutime konsideras Bibliajn frazojn hazarde trovitajn, por ricevi lumon aŭ konsilon? Al tiu ĉi demando, ne eblas doni ununuran respondon, ĉar ĉio dependas de la spirito laŭ kiu oni tion faras. Se temas pri intimeco kun la parolo de Dio, se temas pri aŭskulto humila kaj ne postulema, tiam ĝi estas ne Bibliomancio, sed laŭdinda ĉerpado el la fonto de la Dia parolo: en ĉi tia kazo oni daŭrigu tiun kutimon kaj imitu ĝin. Sed oni evitu fari tion lude aŭ ŝerce, aŭ kiel malhumilan postulon ricevi konkretan respondon. Supozajn specialajn aŭ eksterordinarajn inspiriĝojn aŭ iluminiĝojn oni submetu al la juĝo de spirita gvidanto kaj definitive de la Eklezio.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):