Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj - 2007-05-10, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Papo Benedikto en Brazilo: "Dio benu Latinamerikon. Dio benu Brazilon".

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Paŝtista instruo de la Papo, Internaciaj informoj

Paŝtista instruo de la Papo - Internaciaj informoj

[transskribo el sondosiero http://radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2007-05-10]

Akceptita de festantaj eklezio kaj popolo, Benedikto la 16-a estas, ekde hieraŭ vespere (roma horo), en Brazilo por sia unua apostola vojaĝo al Latinameriko.

La papo atingis la flughavenon de Sankta Paŭlo je la loka horo dek-ses-a kaj du minutoj. Akceptis lin la brazila prezidanto Lula da Silva , la ĉefepiskopo de Sankta Paŭlo monsinjoro Odilo Scherer, kaj la estroj de la kvina ĝenerala konferenco de la latinamerika kaj karibea episkoparoj.

La papo ricevis ankaŭ la unuan varman saluton de la brazilaj fideluloj dum li veturis de la flughaveno al la monaĥejo Sankta Benedikto kiu estos lia loĝejo en Sankta Paŭlo. De tie li benis la festantan popolamason.

Hodiaŭ posttagemeze la papo denove renkontis la brazilan prezidanton en la Palaco dos Bandeirantes. Sekvis la renkontiĝo kun la reprezentantoj de aliaj kristanaj konfesioj kaj de aliaj religioj. La papo poste tagmanĝis kun la episkopoj de Brazilo.

Post ĉirkaŭ du horoj, kiam en Brazilo estis la horo dek-oka, (la dudek-tria en Romo), la papo renkontos la gejunulojn en la urba stadiono de Sankta Paŭlo.

***********************************

"Dio benu Latinamerikon. Dio benu Brazilon".  Komenciĝis sub la insigno de la ĝojo kaj de la espero la unua vojaĝo al Latinameriko de papo Benedikto la 16-a.

"Mi amas Latinamerikon", li diris, vojaĝante aviadile al tiu lando. Kaj post la elmontroj de amemo kiuj akompanis lin de la unuaj horoj de la restado en Sankta Paŭlo, oni povas diri ke ankaŭ Latinameriko amas papon Benedikton.

"Ĉi tiu vojaĝao", li mem substrekis en sia unua parolado dum la bonveniga ceremonia en la flughaveno de Sankta Paŭlo, "havas latinamerikan dimension kaj esencan religian karakteron. Doni ennovigitan misiistan forton kaj elanon al Latinameriko", resumis la papo, "estas la celo de ĉi tiu unua apostola vojaĝo al Sud-Ameriko. "

"Brazilo" diris ankoraŭ la papo "havas tre specialan lokon en la koro de la papo. Ne nur ĉar ĝi naskiĝis kristana kaj hodiaŭ havas la plej altan nombron da katolikoj, sed ĉefe ĉar ĝi esta nacio riĉa je potencivoj, kun eklezia ĉeesto kiu estas motivo de ĝojo kaj de espero por la tuta eklezio."

Memoriginte la plej gravan rendevuon de la vojaĝo, tio estas la kvina ĝenerala konferenco de la episkoparoj de Latinameriko kaj Karibeo, la papo resubstrekis ke lia vizito havas celon kiu iras trans la naciaj landlimoj. La papo reliefigis la profundan sindevigon de la eklezio por la evangelizanta misiado je la servo al paco kaj justeco. "Jen kial", li klarigis, "la konferenco de Aparecida havos esence misian dimension".

"Ĝi", li aldonis, "bone respegulas la zorgadon de la episkoparo por la serĉo de taŭgaj iradoj por igi ke en Jesuo Kristo niaj popoloj havu la vivon."

Bendekto la 16-a esprimis krome la certecon ke en Aparecida la kristana identeco estos plifortigita per la akcelo de la respekto de la vivo ekde la momento de ĝia koncipiĝo ĝis ĝia natura fino.

La konferenco, li aldonis, igos la promocion de la hompersono, devota centro de solidareco, ĉefe favore al malriĉuloj kaj forlasitoj.

En ĉi tiu geografia areo, konstatis Benedikto la 16-a, katolikoj estas la plejmulto. Tio signifas ke ili devas, laŭ aparta maniero, kontribui je la servo al la komuna bono de la nacio. Li tiel evidentigis, ke solidareco estos sendube vorto plena je signifo kiam la viglaj fortoj de la socio, ĉiu en sia sektoro, serioze sindevigos por konstrui estontecon de paco kaj de espero por ĉiuj. El tiu fontas aparta kuraĝigo de la papo al la pastroj, gereligiuloj kaj laikoj por la atesto de vivo aŭtentike kristana.

Plie Benedikto la 16-a listigis la grandajn defiojn kiujn la eklezio devas hodiaŭ alfronti en Brazilo. "Ni scias ke la animo de ĉi tiu popolo, samkiel de la tuta Latinameriko, konservas profundajn kristanajn valorojn kiujn oni neniam forstrekos. La eklezio volas nur indiki la moralajn valorojn de ĉiu situacio kaj eduki la civitanojn por ke ili povu decidi konscie kaj libere."

En tia kunteksto, Benedikto la 16-a redeklaris ke la eklezio insistos pri la sindevigo por certigi firmigon de la familio, tiel baza ĉelo de la socio. Li certigis la sindevigon de la eklezio por la defendo kaj akcelo de la valoroj kiuj estas en ĉiuj sociaj tavoloj, ĉefe ĉe la indiĝenaj loĝantaroj.

Fine, li preĝalvokis al la Dipatrino por ke ŝi inspiru kaj protektu la regantojn.

Siaflanke, en la bonveniga parolado, la brazila prezidanto Lula da Silva dankis la papon pro la sindevigo de la eklezio kontraŭ mizero. Ĉiuj popoloj, li substrekis, scias, ke la parolo de Benedikto la 16-a ĉiam estos je la servo de la paco, de la vivo kaj de la homa digno.

Post la parolado en la flughaveno de Guarulhos, Benedikto la 16-a iris per helikoptero al la flughaveno Kampo de Marto kie akceptis lin koruso de gejunuloj. Tie, la urbestro de Sankta Paŭlo donis la simbolan ŝlosilon de la urbo al la papo kaj ankaŭ la honoran civitanecon. Pro tio, la lokaj amaskomunikiloj substrekis, ke la papo faris sian unuan vojaĝon per la papa veturilo kiel civitano de Sankta Paŭlo. Ĝi estis veturado longa kvin kilometrojn kiujn la papo trairis meze de du longaj enviciĝoj da fideluloj ĝis monaĥejo Sankta Benedikto. Tie li estis akceptita de ses batantaj sonoriloj, aplaŭdoj kaj elmontroj de ĝojo.

El la centra loĝio de la monaĥejo li salutis kaj benis la prilgrimulojn, kiuj salutis lin per svingado de flagoj, aplaŭdoj kaj ĝojplenaj kantoj. ĝi estis varma akcepto kiu tre tuŝis la papon. "Ĉi tiu varma akcepto kortuŝas la papon. Ĉi tiuj tagoj", li aldonis, "estos plenaj je emocioj kaj ĝojo".

Kiel ni diris je la komenco de nia elsendo, hodiaŭ posttagemeze okazis la vizito al la prezidanto de la respubliko. Poste, la papo renkontis la reprezentantojn de la aliaj kristanaj konfesioj kaj de aliaj religioj. Sekvos, post ĉirkaŭ unu horo kaj duono, la renkontiĝo kun la gejunuloj, sub la slogano "Junulo: disĉiplo kaj misiisto de Jesuo Kristo". La liturgion de la parolo akompanos diversaj atestoj pri la situacioj de la junularo en Brazilo.

Morgaŭ, kiam estos la roma horo dek-kvara tridek, la papo estos en Aparecida por la sankta meso dum kiu li sanktproklamos Fray Galvão, pastro vivinta ekde 1739 ĝis 1822. Pro sia vivo, la senato de Sankta Paŭlo en 1798 difinis lin viro de paco kaj de karitato ĉar li estis tre konata fare de ĉiuj pro sia sindevigo favore al la malriĉuloj kaj marĝenigitoj.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):