Movadaj informoj - 2007-05-01, mar Radio Vatikana - Esperanto
Intervjuo kun Éva Farkas-Tatár, veterana aktivulino de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI).

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Movadaj informoj

Movadaj informoj

[EFT. = Éva Farkas-Tatár         CS. = Carlo Sarandrea]

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto. Antaŭ kelkaj tagoj venis viziti nin kara fratino el Hungario. Ni intervjuis ŝin kaj ĉi-vespere vi povos aŭskulti la intervjuon.


CS. Ĉi-vespere ni havas la ĝojon kaj honoron povi gastigi en nia studio elstaran kristanan esperantistinon, Éva Farkas-Tatár.

EFT. Mi treege ĝojas, ke mi havas la okazon viziti vin kaj iom partopreni ankaŭ en via dissendo.

CS. Via forpasinta edzo estis pastoro en Hungario. De kiu konfesio?

EFT. Mi estas nun vidvino de reformita pastoro, jam de 1948. Li estis pastoro de iu malgranda eklezia komunumo en la koro de Budapeŝto. Kaj tiam mi servis apud li, kaj edukis 5 filinojn.

CS. Pri via esperantisteco. Kiam ĝi komenciĝis?

EFT. Esence mi ĉiam, en la junaĝo jam, ŝatis okupiĝi pri lingvoj. Sed post la milito, kiam naskiĝis miaj infanoj, unu post la alia, do mi estis okupita, kaj ankaŭ en la eklezia komunumo, mi ne povis viziti iun ajn lingvo-kurson. Sed mi ricevis lernolibron de Julio Baghy, tiel mi esence lernis la lingvon el libro. La lastan puŝon Dio donis, kiam mi partoprenis mian unuan Esperanto-mondkongreson (tio estis en ’62) kaj tiam mi aŭdis kaj komencis ankaŭ uzi Esperanton. Kaj tiam mi konatiĝis ankaŭ kun kristanaj esperantistoj; tial mi partoprenis mian unuan KELI-kongreson, en Strandbaden en Svedio, kaj de tiam seninterrompe mi renkontiĝis kun esperantistoj, kaj kiam estis ebleco mi partoprenis ankaŭ kongresojn eksterlande.

CS. Vi havis rolon en la gvidorganoj de KELI, ĉu ne?

EFT. Jes. Do, mi konatiĝis kun KELI-anoj jam en ’62 kaj ĉiam pli aktive mi partoprenis en ilia laboro, kaj — kio estis mia plej granda fiero kaj ĝojo — en ’68 mi jam partoprenis ankaŭ en la organizado de la unua komuna kongreso de KELI kaj IKUE en Limburg an der Lahn kaj de tiam, ĉar tio tiel bonege sukcesis, de tiam ni decidis ke en ĉiun duan jaron, ni organizos kongresojn kune.

CS. Via agado kadre de Kristana Esperantista Ligo Internacia: ĉu ĝi havis precizan, ni diru, celon?

EFT. Por mi estis tre grave ke inter la kristanoj antaŭjuĝoj aŭ malkonfido kiom eble plej multe malaperu; kaj tial mi pensis ke Esperanto povus esti tre utila tiurilate. Se ili ekkonas unu la alian, kune preĝas kaj konvinkiĝas pri tio, kiel serioze estas kristano la alia, kaj kiel bonege ni povas preĝi kune, do ni sentas tion, ke ilia preĝo estas same aŭskultata kiel la nia.

CS. Ĝi estas la Ekumenismo de la koro.

EFT. Jes. Do, tio estis tre granda ĝojo por mi ĉiam, ke mi pensis ke tie Esperanto havis tre gravan, decidan rolon.

CS. Vi kunlaboris en la budapeŝta radio dum difinita tempo por esperantlingvaj elsendoj...

EFT. Do, esence, du periodoj estis tie: unue inter 1966 kaj ‘69: tiutempe mi havis multajn kunlaborantojn, kaj donis ankaŭ en kurta ondo mesaĝojn, kaj estis sendaĵoj interesaj kaj ĉiutagaj. Ĉiutage ni havis 15 minutojn, do estis granda laboro. Poste estis longa paŭzo kaj inter ’89 kaj ’96/’97 oni denove donis eblecon. Bedaŭrinde tiu estis multe pli limigita: nur por Hungario kaj unufoje semajne. Sed tiam mi sola faris ĉion... estis sufiĉe interesa kaj grava laboro. Mi uzis tion, ke tiutempe mi preskaŭ ĉie partoprenis Universalajn Kongresojn, kunportis mian magnetofonon, kaj faris intervjuon kun multaj, multaj bonaj geamikoj el la tuta mondo. Per tio mi povis helpi al hungaraj esperantistoj, ke ili ekkonu pere de ĉi tiu fenestro multajn eksterlandajn esperantistojn.

CS. Ĝi havis movadan kaj ankaŭ kronikan enhavon...

EFT. Jes, jes, kaj ankaŭ literaturo estis: mi havis multajn interesajn raportojn, interparoladojn kun homoj. Kaj tiu estis ankaŭ granda travivaĵo por - eble - hungaraj esperantistoj, kiuj ne havis la eblecon vojaĝi al mondkongresoj, kaj povis tamen aŭskulti. Estis interesa laboro, do mi tre volonte faris tion. Sed, vidu, tio dependas de la radio, kaj kiam ili diris, ke ni devas ŝpari, do, tiam, finiĝis ĉi tiu laboro.

CS. Monato aprilo estas monato, kiu aparte memorigas al ni pri elstara figuro, pastoro Adolf Burkhardt, ĉar en aprilo estas la datoj de lia naskiĝo kaj de lia forpaso. Ĉu vi havas personan, karan rememoron pri li?

EFT. Li estis la unua persono, en la fora urbeto Strandbaden en Svedio, kiun mi renkontis kiam mi sola alvenis tien en ’62. Mi diris, ke mi estas tiu reformita pastor-edzino, kiu skribis, kaj ili preskaŭ ne volis kredi ke mi sukcesis iri tien. Kaj mi alvenis vere unu tagon pli malfrue kaj Adolf akceptis min vere kiel fratinon. Kaj de tiu tempo mi ĉiam havis tre intiman amikecon kun li kaj ankaŭ kun lia edzino: Grete ankaŭ estis vera fratineto.

CS. Kio mankas al la kristana Esperanto-movado por ke ĝi estu pli efika?

EFT: Ha, do, mi pensas, ke plej multe mankas gejunuloj. Do, ni maljuniĝas, kiuj siatempe tiel fervore, entuziasme partoprenis en ĉiuj movoj kaj en ĉiuj konferencoj kaj en ĉiuspeca agado. Mankas la gejunuloj. Do, mi mem estas jam sufiĉe maljuna por diveni kio povus esti efika por pli bone akiri gejunulojn, do, pli bone ekinteresigi ilin pri Esperanto inter kristanoj.

CS. Kiu estas la mesaĝo, kiun la kristanaj esperantistoj, do, mi celas: ĉu IKUE-anoj, ĉu KELI-anoj, aŭ estonte, ankaŭ ortodoksaj, devas doni al la ekstera mondo?

EFT. Do, mi pensas, ke antaŭjuĝo estas plej danĝera sinteno en nia mondo, kaj tiu instigas homojn ankaŭ por malkonfido, por timo; kaj mi pensas ke tion ni povus plej bone venki per Esperanto. Se ni povus tion fari, ke ekkonu unu la alian, interkonatiĝu, pruvu pli bone interamikiĝi per Esperanto, tio estas pli facila. Se tion la gejunuloj eksentus, ke tio estas granda avantaĝo, kaj multe pli multaj estas la bonaj amikoj ol la timindaj malamikoj en la mondo, tio, povus, eble, ekinteresigi ankaŭ la gejunulojn.

CS. Do, doni ateston ekstere ankaŭ por plibonigi la mondon; mondo en kiu ŝajne oni pli kaj pli ofte uzas la religion kiel motivon de milito...

EFT. Do tio estas treege danĝera; se oni uzas la nomon de Dio kiel armilon, unu kontraŭ la alia, do tio estas teruraĵo.

CS. Tutcerte vi deziras sendi saluton aŭ mesaĝon al la aŭskultantoj...

EFT. Jes. Do, mi ne scias kiom da karaj gefratoj aŭskultas nin kaj kiuj eble renkontis min ie ajn en la mondo. Mi tre volonte pensas pri tiuj renkontiĝoj kaj mi deziras al vi ĉiuj, ke vi uzu Esperanton ĉiam kun ĝojo kaj por bona celo.

CS. Dankon.


Ni intervjuis fratinon Éva Farkas-Tatár. Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo morgaŭ kaj postmorgaŭ per la dua eŭropa reto de Radio Vatikana. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Teksto de la elsendo: rv070501.pdf *
* Tiu pdf-dokumento estas malneto: povas enesti eraroj kaj etaj diferencoj kompare al la definitiva versio elparolata.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):