Nova Paganismo (P. Cadei)
Dum la unuaj jarcentoj la kristanismo suferis politikan, kulturan, kaj eĉ popolan persekutadon flanke de la pagana mondo. Tame pli ol ducentjaraj sporadaj persekutadoj ne malebligis la disvastigon de la kristana nova religio, tiel ke imperiestro Konstanteno, kiam en la jaro tricent-dektria publikigis la faman edikton de tolero de la kristanismo, eble faris agon de politika oportuneco pli ol nur religia konvinko. La pagana malnova religio longe pluvivis en la kamparoj (“paganismo” devenas el la latina “pagus”, kiu signifas vilaĝon), nivele de la simpla popolo. Sed eĉ je kultura nivelo iuj movadoj, kiel la Humanismo, la franca Revolucio kaj la Romantikismo, laŭdegis la paganismajn valorojn opozicie al la kristanismo. Hitler siaflanke emfazis la paganan devenon de la arja raso.
Nuntempe en Okcidento ekzistas pluraj paganaj grupoj, kiuj celas revivigi antikvajn religiojn, aŭ ties miksaĵojn. La Odinisma fluo (el la nomo de dio Odino), intencas revivigi la ĝermanan paganismon. Al la romiana fluo apartenas ekzemple la roma Centro de Sanktaj Laroj; al la greka apartenas la Helena Centro de politeisma religiemo, kies plej supera pastro estas itala librotenisto. Ni mencias ankaŭ la Mediteranean Instituton de Politeismaj Studoj, laŭ kiu eĉ la satanismo estas unu el la formoj de nova paganismo”. Aliaj sekvas la ideojn de Margaret Murray, laŭ kiu la nova sorĉ-arto, konata kiel Wicca, tute identas kun la antikva paganismo, sekrete transvivinta spite al la Inkviziciaj tribunaloj de la eklezio.
Ni demandas, ĉu vere iu antikva religio reviviĝis. Objektive, oni devas konfesi, ke restas nur kelke da simboloj, foje kun senco malsama ol la antikvaj. “La nova paganismo, tute ne estas arkaika restaĵo. Male ĝi plenas je postmodernaj elementoj, kiel ekzemple la sekso kiel absoluta valoro eĉ se kun sakrala kaj magia karaktero, la feminisma emfazigo de la virino kiel tradicianta okultan scion, la narkisismo, la strebo al senlima potenco, la neniigo de socie konsentataj moralaj reguloj, la akra kritiko kontraŭ la kristanismo, kiel malfeliĉiga per kulpo-sento, per seksaj tabuoj, per batalado kontraŭ ĉia voluptamo”.
Baze de la nova paganismo staras do la postmoderna penso-maniero, kiun karakterizas plurismo, laikismo kaj disfragmentiĝo de la simbolaj sistemoj. La sekularismo kaj la kontraŭ-kristana batalado flanke de la kulturaj elitoj estigis la perdon de la senco de la katolikaj ritoj, doktrinoj kaj etikaj leĝoj, taksataj kiel malpermesemaj aŭ eĉ perfortaj. Historie la novan paganismon lanĉis inteligentuloj kaj artistoj fine de la deknaŭa jarcento: laŭ la spuroj de Nietzsche kiu sopire bedaŭris la antikvajn grekajn diojn, la artistoj konkuris elvokante la paganajn diaĵojn, ne plu alegoriajn kaj metaforajn, kiel laŭ la mezepokaj kaj renesancaj poetoj kaj artistoj, sed kiel realajn estulojn aktivajn en la kosmo. Laŭ la psikanalizo de Jung la dioj estas aktivaj psikaj fortoj, profundaj en la kolektiva nekonscio, kiujn endas elvoki kaj alvoki.
La internacia nov-sorĉista asocio nome Wikka, kies centro estas en Londono, havas pli ol tridek interretaj paĝaroj, kaj miksas spiritan ekologion, kulton de Lucifero, feminismon. Sorĉistino nome Shan el Londono sendas siajn mesaĝojn “al ĉiuj bonintencaj virinoj” en la mondo, kaj pledas por magiaĵoj kaj adorado de la antikvaj paganaj dioj.
En pluraj urboj aktivas diversa-specaj paganaj centroj, kun gvidantoj kaj pli ofte gvidantinoj kiuj sin deklaras princinoj de Mallumo, Majstrinoj de okultaj sciencoj, sorĉistinoj praktikantaj ritojn de la biblia reĝo Salomono, fakulinoj pri nigra magio, aŭ pozitiva okultismo, aŭ egipta paganismo.
La diversaj nov-paganaj grupoj havas proprajn adeptojn (verdire ne multnombraj) kaj proprajn ritojn. Ni jam diris ke la rilato kun la antikva paganismo estas pli ideala ol reala. La ĉefaj idealaoj de la nuna paganismo estas: opozicio al la kristanaj kredo kaj kulturo, taksataj kiel malliberigaj kaj obskurantismaj; la emfazo de la egoismo kaj la liberigo de la instinktoj, taksataj kiel bazaj en la pagana civilizacio. Nesciante, aŭ forgesante ke la antikvaj paganoj mem rekonis la malmoralecon ĉef-kaŭzo de la disfalo de la romia imperio.