Diablo kaj diableca spirito (P. Cadei) - 2004-06-17, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Diablo kaj diableca spirito

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Diablo kaj diableca spirito (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto.

Por nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolos ĉi-vespere pri la temo “Diablo kaj diableca spirito”.

Nuntempe la diablo estas laŭmoda. Eble tion kaŭzas allogo de renomuloj de satanismaj rokmuzik-ensembloj, aŭ de hororfilmoj kun diabloj kaj satanistoj, aŭ pro la furoro de la ĉi-tema literaturo. Ĉiuokaze la diablo estas laŭmoda. La kolera sakro “iru al la diablo” ne plu timigas, sed ne mankas homoj, kiuj iras al la diablo libervole; temas pri satanismo, per kiu oni sin dediĉas al satano. La tento doni sin mem al satano opozicie al Dio, kiam ĉi-lasta estas konceptata kiel la tirano, kiu per la Dek Ordonoj intencas malebligi la homan feliĉon, estas same antikva kiel la homaro mem. Profeto de la moderna satanismo estis la angla Alester Crowley, vivinta de 1875 ĝis 1947, kiu esprimis siajn sentojn kontraŭ Dion kaj ties Eklezion, turnante sin – ni citas – “al la memoro de Judaso kaj de Kain, al la herezuloj, al la sorĉistinoj, al la ĉiuepokaj blasfemantoj kaj monstroj, al la disaj heredantoj de la templo de lucifero, atendante la feliĉan tagon, kiam la kristana koŝmaro dissolviĝos, kiam la sango de niaj martiroj – nome la satanistoj – venĝe falos sur la roman apostatecon – nome la Katolika Eklezio – kaj dronigos la sklavojn de la ĉifona Dio – tio estas, la krucumita Jesuo Kristo”.

Kion celas la satanismo? Malsanktigi kaj krimadi! La satanistoj estas ofte junuloj kaj adoleskantoj kiuj asociiĝas por konsumi narkotaĵojn, legi satanisman literaturon, malsanktigi tombojn kaj religiajn lokojn, dezegni surmure grafikaĵojn honore al satano, aŭskulti satanisman rokmuzikon. Temas pri muzika ĝenro ekstrema, sen katenigantaj instinktoj, kiuj foje malkaŝe laŭdas satanon. Unu el la kanzonoj de Marilyn Manson – fama renomulo de satanisma rokmuziko – tekstas: “murdu vian patron, vian panjon kaj vin mem”. La tiel nomata “nigra meso” estas blasfema karikaturo de la katolika sankta meso; en ĝi ĉio estas mala: la krucifikso renversita; la kandeloj nigraj; anstataŭ preĝoj, blasfemoj kontraŭ Dio; honoro al satano. Foje oni eĉ ŝtelas sanktajn hostiojn el katolikaj preĝejoj por ilin uzi en fiaj seksaj ritoj kun nuda virino kuŝanta suraltare. Foje okazas fantaziaj paktoj kun la diablo, ligitaj kun la sorĉaĵoj kaj en vultoj, tio estas, sorĉaj ritoj por kaŭzi malfeliĉon al malamikoj.

Nun ni demandas, kiaj estas la efikoj de satanismo? Krom la huliganaĵoj kaj malsanktigoj, la satanismo estas ruiniga por tiuj, kiuj ĝin praktikas, ĉefe ĉe psiĥe malfortaj personecoj, kiaj estas multe da junaj kaj junegaj homoj, el kiuj kelke – pli poste – bezonos psiĥiatron. Al tio aldoniĝas kazoj tre maloftaj, sed ĉiuokaze hororaj, en kiuj oni eĉ faras verajn krimojn. Tre impresis en Italujo somere de la jaro 2000-a la tri adoleskaj knabinoj kiuj murdis monaĥinon – nome Fratino Maria Laura Mainetti – laŭ ordono de satano, kiel konfesis la knabinoj mem. Antaŭ kelkaj tagoj oni retrovis la kadavrojn de junuloj mortigitaj de satanisma grupo post 3 jaroj, dum kiuj la satanistoj – jam enkarcerigitaj – rifuzis konigi la lokon, kie ili enterigis la korpojn de la samaĝuloj de ili mortigitaj.

Sed, ĉu ekzistas la diablo? la demando ne mirigu, ĉar eĉ kelke da teologoj estigis dubon pri ties ekzisto, tiel ke sensaciis la eldiro de Papo Paŭlo la 6-a, kiam en la jaro 1972-a deklaris: “La malbono ne estas nur io manka, sed io aktiva, estulo viva, spirita, perversa kaj perversiganta, realaĵo terura, mistera kaj timenda; forlasas la kadron de la Biblia instruo la homo, kiu malkredas ties ekziston, aŭ kiu konceptas ĝin principo memstara, nedevenanta – ankaŭ ĝi mem kiel ĉiu alia kreaĵo – el Dio, aŭ kiu ĝin klarigas kiel pseŭdo-realaĵon, imagan kaj fantazian personigon de la nekonataj kaŭzoj de niaj malbonoj.

La evangeliaj tekstoj kaj la 2000-jara kristana praktiko de preĝado kaj ekzorco pruvas la kredon de la kristana popolo je persona ekzisto de la diablo. Kiam ni deklaras, ke la diablo ekzistas, tio ne signifas, ke li ĉiam aktivas senpere, kiel opinias iuj, kiuj ĉiuokaze volus aktivigi ekzorcistojn – rajtigitajn aŭ ne. En pasintaj epokoj tia fervoro estigis popolan ĉasadon al sorĉistinoj, sed ni volus, ke tio restu nur pasinta historio.

La Biblio nomas la diablon tentanto, disiganto, kulpiganto; ofte ne li aktivas senpere sed per unuopuloj kaj grupoj. Fakte tie, kie regas mensogo – akcepto de malbono kvazaŭ ĝi estus bono – , kie regas disiĝo – antikvaj malamoj, venĝoĉenoj – , kie regas malespero – tuteca pesimismo, senkredo al la Dia pardono – , tie la diablo povas resti trankvila, ĉar la homo mem malbonfaras al aliuloj kaj al si mem, eĉ sen helpo de la diablo; male, kiam la kristano – sidante en Jesuo Kristo mortinta por ni surkruce – , preĝas laŭ la vortoj de la 51-a Psalmo: “redonu al mi la ĝojon de Via Savo”, kaj forlasas la pekadon kaj travivas la fruktojn de la Sankta Spirito, kiel ni legas ilin en la letero al la Galatoj, 5-a ĉapitro: “amo, ĝojo, paco”, la diablo ne plu lin allogas nek teruras. Sed ni demandu: ĉu ni, kiuj taksas nin kristanoj, vere estas tiaj? Kaj se ni ne estas tiaj, kiel ni povus helpi kun homoj katenigitaj de diabla spirito?

Por nia semajna rubriko “Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto”, redaktita de pastro Battista Cadei, ni parolis pri la temo “Diablo kaj diableca spirito”. Venontan ĵaŭdon ni daŭrigos la temon per eseo titolita “Por liberiĝi el la diablo”.

Nia programo estas finita. Ĝis reaŭdo venontan dimanĉon vespere. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):