Inkvizicio: inter historiaj dokumentoj kaj nigraj legendoj - 2004-06-10, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Inkvizicio: inter historiaj dokumentoj kaj nigraj legendoj

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Inkvizicio: inter historiaj dokumentoj kaj nigraj legendoj

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto.

Venontan mardon oni prezentos en la gazetara salono de la Sankta Seĝo libron pri la inkvizicio. Sed kio ĝi estis? Al ĉi tiu demando klopodas respondi nia ĉi-vespera rubriko, kiu titoliĝas “Inkvizicio: inter historiaj dokumentoj kaj nigraj legendoj”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei.

Kalumina literaturo kaj pseŭdo-historiaj filmoj popularigis la ideon, ke la inkvizicio ĉiam estis juĝo-sistemo senindulga, kruela, arbitra, kun juĝistoj ĉiuokaze fanatikaj kaj malspiritaj, ofte eĉ hipokritaj, sadismaj kaj diboĉemaj. Surbaze de arkivaj esploroj eblas priskribo pli objektiva kaj ne tiel malhumana de la inkvizicio. Jen resume pri kio temas:

Inkvizicio estis sistemo de juĝ-procesoj pri herezo ekde mezepoko ĝis la 18-a jarcento. Historie estas konataj tri specoj de inkvizicio: unue, la mezepoka inkvizicio, kiu aktivis ekde la fino de la 12-a jarcento ĉefe kontraŭ la valdanaj kaj kataraj herezoj. Due, la hispana inkvizicio; en 1478 papo Siksto la 4-a rajtigis la hispanajn gereĝojn nomumi inkvizitorojn en siaj regnoj por enketi pri la sincereco de konvertiĝoj de islamanoj kaj hebreoj, devigitaj elekti alternative inter konvertiĝo kaj ekziliĝo. Trie, la roma inkvizicio, establite en 1542 de papo Paŭlo la 3-a por kontraŭbatali protestantismon, ĝi fakte aktivis nur en Italio. Ĝenerale la inkvizicia enketo kaj verdikto apartenis al la ekleziuloj, tre ofte monaĥoj el la dominikana ordeno. Se la juĝito pruviĝis kulpa kaj obstina aŭ refalinta, la eklezia tribunalo liveris la kondaminiton al la tiel nomita "sekulara brako", tio estas, al la laika aŭtoritato, kiu plenumis la verdikton.

Kiel taksi la inkvizicion? Por ĝin kompreni necesas koni la tiamajn pensomanieron kaj jurajn principojn. En la mezepoko tute mankis la distingo inter Eklezio kaj Ŝtato, inter religia kaj laika aŭtoritato. La plej eminenta mezepoka teologo, nome Sankta Tomaso de Akvino, asertis, ke la herezulo faras pekon, kiu meritas mortopunon, ĉar, ni citas, "estas ege pli kulpe falsigi la kredon, kiu garantias la animan vivon ol falsigi monon, kiu ebligas provizi je la surtera vivo". Tiuepoke tute ne estis supozeble, ke herezulo povas esti bonafida. Ĉi-teme, en la 16-a jarcento, konsentis kaj katolikoj kaj protestantoj, ofte reciproke maltoleremaj. La inkvizicio ĉesis en la 18-a jarcento, kiam maturiĝis la konsidero pri la konscienca libereco. Sed ni ne forgesu aliajn pli terurajn juĝ-tribunalojn, starigitaj de naziaj kaj komunismaj reĝimoj en la 20-a jarcento, je kies komparo la kruelaĵoj de la pasint-epoka inkvizicio estas bagatelaj.

Sed ni provu prijuĝi la inkvizicion. La Eklezio, plej grandparte, gardas la arkivojn de inkvizicio tiel, ke eblas fari objektivajn kaj dokumentitajn esplorojn kaj malkonfirmi la nigran legendon pri inkviziciaj krueleco kaj sadismo. Por strebi al objektiva juĝo nepras distingi inter la maltolerema pensomaniero kaj la praktika traktomaniero.

Koncerne maltoleremon, ĝi estis normala pensomaniero en tiu historia epoko kaj pri ĝi konsentis, kiel dirite, katolikoj kaj protestantoj. Tiu maltoleremo, kondiĉita de la tiama kulturo, estas nuntempe neaprobinda, kaj pri ĝi la Papo pardonpetis dum la granda jubileo de la jaro 2000-a. Koncerne la traktomanieron en la procesoj, historiaj esploroj pruvas, ke la inkviziciaj tribunaloj estis rimarkinde humanaj kompare kun la tiuepoka pensomaniero; tiam estis normale torturi onin suspektata ekzemple pri ŝtelo de ĉevalo.

La inkvizicio strebis eduki pli ol kondamni kaj eldiris malmulte da mortkondamnoj proporcie kun la juĝitaj kazoj, ĝia procedo estis avangarda kompare kun la civilaj tribunaloj; ekzemple, se temis pri virino kulpigita kiel sorĉistino, estis por ŝi tute preferinde ricevi juĝon de la roma inkvizicio ol de civila tribunalo de mez-norda Eŭropo. Fakte, la inkvizicio havigis pli grandan nombron da garantioj: kuracistaj ekspertizoj por konstati la mensan sanon de la kulpigito; konstato de la fizika elemento de la delikto; garantiigaj procedoj por arestoj; senvalidigo de atestoj kontraŭ komplico; malpermeso de tendencaj demandoj kaj de humiligoj; konstato de la objektiveco de la konfesoj; publika pledanto; rajto de apelacio; praktiko de subkondiĉa libereco kaj de deviga hejmrestado. Post eventuala kondamna verdikto, la ekzekuto ne estis tuja, kiel male okazis en la civilaj procesoj.

La nigra legendo pretendas, ke la viktimoj de la inkvizicio estis milionoj; male, arkivaj esploroj pruvis, ke la hispana inkvizicio - kiu dependis de la ŝtato - el ducent mil procesoj eldiris maksimume dek mil mortokondamnojn; la roma inkvizicio kelkcent da kondamnoj entute. Nombroj kompreneble tre altaj sed, por komparo, oni rimarku, ke en la landoj, katolikaj kaj protestantaj, kie ne aktivis la inkvizicio, la ekzekutoj pro sorĉado estis ses dek mil.

Konklude, la inkvizicio estis certe unu el la vundoj de la Eklezio, pri kiu la Papo pardonpetis. La purigo de la historia memoro postulas eviti maltroigon de historiaj faktoj, sed oni evitu ankaŭ fantaziajn troigojn, parolante pri milionoj da viktimoj, kiel pretendas la nigra legendo koncerne inkvizicion.

Por nia ĵaŭda rubriko, ni parolis ĉi-vespere pri “Inkvizicio: inter historiaj dokumentoj kaj nigraj legendoj”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei.

Ĝis reaŭdo venontan dimanĉon vespere. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):