Maria, patrino de Jesuo, laŭ la Korano (P. Cadei) - 2004-05-27, ĵaŭ Radio Vatikana - Esperanto
Maria, patrino de Jesuo, laŭ la Korano

Aŭskultu/Elŝutu
Rubriko(j): Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto

Maria, patrino de Jesuo, laŭ la Korano (P. Cadei)

Laudetur Jesus Christus. Estu laŭdata Jesuo Kristo.

Parolas Radio Vatikana en Esperanto.

Bonan vesperon karegaj gefratoj kaj bonan aŭskulton de nia programo en Esperanto.

Nia ĵaŭda rubriko "Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: kristana vidpunkto", redaktita de pastro Battista Cadei, parolas pri “Maria, patrino de Jesuo, laŭ la Korano”.

La Korano, la sankta libro de Islamo, mencias plurajn rolulojn, ĉu de la Biblia Malnova Testamento – ekzemple: Adamo, Abrahamo, Ismaelo, Moseo – ĉu de la Nova – Johano la Baptisto, lia patro Zeĥarjo, kaj ĉefe Jesuo kaj ties patrino Maria. Hodiaŭ ni volas paroli ĝuste pri la patrino de Jesuo; kia ŝi aspektas laŭ la sankta libro de la islamanoj.

La Korano mencias Maria-n 34 fojojn kaj agnoskas ŝin privilegiita super ĉiuj estintaj kaj estontaj virinoj, kie ni legas interalie en la 3-a surao de la Korano: “Memoru, kiam la ângeloj diris al Maria: ‘Maria, vere Dio preferis vin, kaj purigis vin, kaj elektis vin super ĉiuj virinoj de la universo. Ho Maria, estu sindona al via Sinjoro, kliniĝu kaj adoru kun la adorantoj’ ”. La Korano mencias ankaŭ la anĝelan Anunciacion al Maria; ekzemple, en la surao 3,41 ĝis 49, oni legas: “Kaj kiam la ângeloj diris al Maria: ‘Ho Maria, Dio al vi anoncas bonan sciigon pri unu Parolo kiu devenas de Li, kaj ties nomo estos la Kristo, Jesuo filo de Maria, eminenta en ĉi mondo kaj en la alia, kaj unu el la plej proksimaj al Dio’. ‘Ho mia sinjoro – respondis Maria – kiel do mi naskos filon se neniu viro tuŝis min ?’ Respondis la ângelo: ‘Tamen Dion kreas tion kion Li volas; kiam Li estas decidinta ion, al Li nur restas por diri kaj ĝi ekestas. Kaj li instruos la Libron, kaj la Saĝon kaj la Toraon, kaj Li sendos lin kiel ties mesaĝiston al la idoj de Israelo’ ”.

Entute, la korana rakonto de la Anunciacio kongruas kun tiu evangelia koncerne la virgecon de Maria, sed ĝi ne konkordas koncerne la rolon de Jesuo, kiu laŭ la Korano estas mesaĝisto – tio estas, profeto de Dio – sed tute ne filo de Dio. Koncerne la virgecon, la Korano rakontas, ke kiam Maria – kiu ankoraŭ estis fraŭlino – akuŝis Jesuon, la popolo insultis ŝin kiel fian virinon, sed la ĵus naskita Jesuo mirakle parolis kaj pledis por ŝia senkulpeco. Jen la korana teksto el surao 19,27 ĝis 33: “Poste, ŝi venis al sia popolo kun la infano, portante lin surbrake; kaj ili diris: ‘Ho Maria, vi faris teruran aferon; fratino de Aarono, nek via patro estis malvirta, nek via patrino estis pekulino’. Maria montris al ili la novan naskiton, sed ili diris: ‘Kiel ni povus paroli kun infano kiu ankoraŭ kuŝas en lulilo ?’ Sed la infano diris: ‘Vere mi estas la Servanto de Dio, kiu donis al mi la Libron, kaj faris min Profeto, kaj benis min kie ajn mi estas, kaj al mi priskribis preĝadon kaj almozon dumvive; Li igis min afabla rilate mian patrinon, kaj ne faris min perforta kaj krima; estu paco super mi, en la tago en kiu mi naskiĝis, kaj en la tago kiam mi mortos, kaj en la tago kiam mi estos relevigita’ ”.

Islamo donas al Maria honoron super ĉia virino, super la patrino de Mohamedo, super lia plej ŝatata filino nome Fatima. Maria estas la ununura virino, kies nomo estas menciita en la Korano, kaj tio okazas 34 fojojn kiel ni diris, dum la nomoj de Adamo kaj Jesuo estas menciitaj po 25 fojojn. Maria, laŭ la Korano, estas signo de la potenco de Dio, kaj modelo de kredo kaj pieco. Ni legas en la Korano, surao 21,91: “Kaj ankoraŭ memoru tiun, kiu gardis sian virgecon, tiel ke ni spirigis en ŝin el nia spirito, kaj ni igis ŝin kaj ŝian filon signo por la universo”. Kaj en la surao 23,50: “Kaj tiel ankaŭ el la filo de Maria kaj el ties patrino ni faris signon kaj ni donis al ili rifuĝejon sur altaĵo trankvila kaj irigaciita per fontoj”.

Fakte, laŭ la islama kredo, Maria ricevis unikajn privilegiojn. La Korano taksas Mohamedon pli granda ol Jesuo mem, sed Jesuo – kaj ne Mohamedo – estis privilegiita per tio, ke lia patrino koncipis lin virgece. Kaj krome, Maria estas laŭdata en la Korano kiel modelo de bonkoreco, lojaleco, obeemo, sindeteno, ĉasteco, tuteca kredo kaj pieco.

Do, en la Korano, la indeco de Maria patrino de Jesuo estas plej altnivela, ĉi-sence ke neniu el la virinoj estas al ŝi supera, nek el ŝiaj samtempulinoj, nek el la antaŭaj, nek el la estontaj. Fundamento de tiu digneco estas tio, ke ŝi estis patrino de Jesuo, kiun la Korano taksas eminenta en ĉi mondo kaj en la estonta.

Malgraŭ tio ke la oficiala islama religio kontraŭas la kulton de sanktuloj – kaj do ankaŭ de Maria – estas konate ke, je popola nivelo, kelke da islamanoj honoras kaj preĝas al ŝi, kaj foje eĉ vizitas katolikajn kaj ortodoksajn preĝejojn dediĉitajn al Maria.

Ni ne rajtas forgesi, ke Islamo tute malkonfesas la diecon de Jesuo, sed – estu dirite kun granda respekto por la islamaj kredantoj – la honoro kaj devoteco, kiun ne malmulte da islamanoj esprimas al Maria – kiu scias – povas esti la unua paŝo por proksimiĝi al Jesuo.

Por nia ĵaŭda rubriko, ni parolis pri “Maria, patrino de Jesuo, laŭ la Korano”. La tekston redaktis pastro Battista Cadei.

Karegaj gefratoj, ĝis reaŭdo venontan dimanĉon, ni prezentos la majan leterkeston. Carlo Sarandrea salutas Vin.

Estu laŭdata Jesuo Kristo, Laudetur Jesus Christus.

Sendi komenton, skribi al la redaktoroj (de Radio Vatikana kaj de chi tiu TTTejo):